esperanto.net

Aldonu vian lingvon al Esperanto.net!

La ĉefpaĝo de esperanto.net aperas aŭtomate en la preferata lingvo de via navigilo se la enkonduka teksto estis jam tradukita al tiu lingvo. Se ne, la paĝo aperas esperantlingve aŭ anglalingve. Por scii ĉu via lingvo estas jam tradukita vi povas kontroli per provo de ligilo kiel ekzemple por la franca:

http://esperanto.net/?iso=fr

Uzu "es" anstataŭ "fr" por vidi la hispanan, "ru" por la rusa ktp. (vidu en tiu paĝo por kompleta listo de la duliteraj iso-kodoj). Je 2004/07/14 ĉeestas: af, bg, cy, en, eo, es, fr, he, os, pl, pt, ru, sb, sk, wa. Legu malsupre de tiu paĝo kiel elekti la preferatan lingvon de via navigilo.

Por la lingvoj ne jam tradukitaj, ni bezonas kelkajn frazojn por akcepti viajn samlingvanojn en via lingvo. Tio utilos por la ĉefpaĝo kaj ankaŭ por la paĝo pri gravaj retejoj en Esperanto por helpi diskonigi ilin.

Plenigu la fenestrojn kaj sendu! Provu fari tekstojn pli malpli samlongajn kaj ĉefe atentu pri bona lingvo en via lingvo, ne pri perfekteco de la traduko. Nepre registru viajn frazojn aparte en via komputilo por eviti riskon perdi vian laboron kaze de misfunkciado. (Rimarko: konservu la strukturojn kiel {1}teksto{2} por korekte aperigi la ligilojn al paĝoj).

Eventualaj komentoj pri via traduko aŭ pri la ttt-ejo:

Bonvolu doni vian ret-adreson:

Dankon!

Alklaku por sendi: 

Vi povas ankaŭ sendi la tuton per mesaĝo al la adreso malsupre de tiu paĝo. Sendu prefereble unikode, per HTML aŭ RTF/Word-dosiero. Dankon! Eblas elxsuti tie la eo-versio.xml por pli facile fari la laboron. Bonvolu sendi dosieron same strukturigita.

Informu nin se vi verkis nacilingvajn paĝojn pri Esperanto aŭ konas tiajn paĝojn.

Ĉefe indas fari bazan informpaĝon pri Esperanto. Poste indos ankaŭ traduki la manifeston de Prago kaj fari pli detalan prezenton de Esperanto. Paĝoj prezentantaj vian asocion estas ankaŭ bonvenaj, plej bone ambaŭ en via nacia lingvo kaj en Esperanto.

Ĉiuj tiuj dokumentoj estas bonvenaj por esti gastigataj de esperanto.net.

Kial la ĉefpaĝo de www.esperanto.net bonvenigas min en la angla?

Tre verŝajne multaj vizitantoj vidas "Welcome!" antaŭ la esperanta bonveno ĉar ili uzas anglalingvan navigilon, kiu havas tiun lingvon indikita en ĝiaj preferoj. Vi povas ŝanĝi tion, jen kiel fari:

Kaj tie elektu vian preferatan lingvon. Vi povas ĉi-okaze elekti Esperanton kiel via preferata lingvo. En mozilo eblas elekti Esperanton inter la proponitaj lingvoj. Por Netscape/Microsoft vi devos plej verŝajne aldoni ĝin "permane". Por tio sufiĉas aldoni la du literojn eo inter la jam ĉeestantaj lingvoj kaj instali ĝin je la unua pozicio, eo estas la oficiala dulitera iso-kodo por Esperanto. Por informo, ekzistas ankaŭ trilitera iso kodo epo, sed triliteraj iso-kodoj ne estas multe uzataj.

Rimarko: la retlegilo (navigilo/foliumilo) Mozilo (Mozilla) estas disponebla en Esperanto! Mozilo estas ege konsilinda pro bonega regado de unikodo, kaj sekve de ĉiuj diversaj lingvoj. Plie ĝi entenas multajn interesajn ilojn kiuj faciligos vian uzon de Esperanto en la reto (retpoŝtilo, novaĵgrup-legilo kaj IRC-ilon por babili en la karelia babilejo, kanalo #Esperanto).

Por havigi ĝin vi bezonas unue elŝuti la anglalingvan version en la TTT-ejo de Mozilo mozilla.org. Poste vi instalu ĝin en via navigilo, ekfunciigu ĝin kaj iru en la anglalingva menuo Preferoj -> Aspekto -> Lingvoj (Edit -> Preferences -> Aspect -> languages). Kaj tie elŝutu novan lingvan pakaĵon per alklako sur la butonon [Download], tio kondukos vin al paĝo, kie eblas elekti diversajn lingvojn, inter kiuj Esperanto. Atentu instali version de Mozilo, kiu estu tradukita al Esperanto. Vi trovos pliajn informojn en tiu TTT-paĝo.

Adreso: http://www.esperanto.net/info/via_lingvo.html
Lasta ŝanĝo: 2014-08-11, Andrej Grigorjevskij
Dankon al Torben Kehlet kiu kreis Esperanto.net.
Ekde junio 2002 administras ĝin UEA, reto@uea.org.